PIV 2026 · Artikolo 14549
sorabo
sorabo ano de slava popolo, loĝanta en Sorabujo.
soraba rilata al soraboj kaj ilia lingvo: la ĉeĥa lingvo kun la slovaka, pola kaj soraba formas la grupon de okcidentslavaj lingvoj JPa mi ĉeestis kurseton pri la soraba, slava lingvo parolata de malplimulto en orienta Germanio GMc Rusio malpermesis la litovan, la nazia Germanio la soraban JMI
Sorabujo, Sorabio germana regiono sudoriente de Berlino.