PIV · 1240
asimil²i
asimil2i (tr)
1 ⚥ (pp vivulo) Transformi al sia substanco alian sorbitan substancon: nutraĵoj estas unue digestitaj, poste asimilitaj.
2 ⚕ Parte aŭ tute malaperigi per asimilo al la organismo ion gasan, likvan aŭ solidan, kio normale ne devus troviĝi en ĝi. ☞ digesti, sorbi.
3 ⊕ (pp magmo) Fandi k proprigi al si la ĉirkaŭajn petrojn.
4 Alproprigi al sia menso ideojn aŭ sciojn: ili tute ne kapablis asimili matematikon; mi parkeris la regulojn, sed ilin ja ne asimilis.
6 Λ Anstataŭigi parolsonon per alia sono, kiu pli similas al la apuda sono: iuj parolantoj asimilas n al m antaŭ b.
asimilo, asimilado. Ago de iu, kiu asimilas: la asimilado de la grasoj; asimilado de novaj scioj; ⊕ asimilado estigas lokajn modifojn en la kemia konsisto de magmo.
asimilebla. Tia, ke ĝi povas esti asimilita: ⚥ facile asimilebla nutraĵo; ⚕ asimileblaj materialoj (enplantitaj en la organismon por refasoni difektitajn organojn, uzataj i.a. en la makzelo-facia ortopedio k kirurgio).
asimiliĝi. Iĝi asimilita: malgraŭ ĉiuj penoj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, la Hebreoj ĉiam prezentas tute apartan popolon Z; ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos Z.
malasimili
1 ⚥ Elimini el sia korpo proprajn substancojn.
2 Λ Modifi aŭ malaperigi parolsonon, kiu tro similas alian apudan sonon.