PIV 2020 · 3127
★digest/i
★digest/i (tr)
1 ⚥ Fari la digeston de: beboj, ofte malbone digestas la bovinan lakton; mi ne povas la punĉon digesti Z; (abs) mi ne ŝatas esti ĝenata de vizitoj, dum mi digestas. ☞ asimili, sorbi.
2 (f) Asimili, tolere akcepti: enkonduki novajn (vortojn) mi konsilas ne pli ofte ol unu fojon en kvin jaroj, por ke la E-istoj k la literaturo havu sufiĉe da tempo, por plene digesti en sia spirito la neologismojn antaŭajn Z; vin mem (hebreojn) mi neniam povis bone digesti Z.
digesto, digestado ⚥ Tuto de la agoj (mekanikaj, fizikaj k kemiaj) en la nutrokanalo, kiuj transformas la nutraĵojn al likvo sorbebla de la intestoj: buŝa, stomaka, intesta digesto; havi bonan, malfacilan digeston. ☞ ekskrecii, ekskrementi, sorbi. ➞ ĉilo, ĉimo, suko, enzimo.
digesta. Rilata al la digesto: la digesta aparato (tuto de la organoj, kiuj kunhelpas al digesto: nutrokanalo, salivaj glandoj, pankreato, galveziko k.a.); digestaj sukoj.
digestebla. Tia, ke oni povas ĝin digesti: pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla Z; (f) malbone digesteblaj libroj de filozofoj Z; nedigestebla traktato, kompilaĵo.
digestiga. Faciliganta la digestadon: digestiga medikamento.
digestigaĵo 🍴 Trinkaĵo, kutime alkoholaĵo, kiun oni trinkas post manĝo aŭ meze de abunda manĝo: dummanĝa digestigaĵo. ➞ aperitivo, bitero.
digestujo Ⓚ Aparato, uzata por ekstrakti la solveblajn partojn de iaj substancoj per la ago de varmo.
misdigesto. Malbona farto, pro perturbata digesto.