← Reen al B

PIV · 2279

bufr/o

bufr/o Z
🚂 Aparato kun risortego, pare aŭ centre fiksita ĉe ambaŭ ekstremoj de trakveturilo, per kiu unu veturilo tuŝas alian k moderigas la kunpuŝiĝon.
🚐 Unu el la stangoj, transverse aranĝitaj en la antaŭo k malantaŭo de aŭto, por mildigi la kunpuŝiĝojn: frontbufro, postbufro. skusorbilo.
💻 Provizora memoro por datenoj, ekz. por pli efike uzi aparatojn, kiuj traktas datenojn kun malsamaj rapidoj. staplo.
Substanco aŭ solvaĵo, kiu havas la econ igi la pH-on konstanta malgraŭ aldono de pli acidaj aŭ pli alkalaj substancoj: la karbonata acido k la natria hidrokarbonato de la sangoplasmo konsistigas bufron; bufrosolvaĵo.
bufra. Rilata al bufro.