PIV · 14927
★subit/a
★subit/a. Tute rapide k neatendite okazanta: subita teruro Z, morto B; post brua vento subita silento Z (pf); cedante al subita ideo Z.
subite. En subita maniero: la dunoj kvazaŭ subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo Z; jen subite li ekvidis antaŭ si la portalon de la katedralo Z; tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj lumus Z; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas Z; neniam atendita ofte venas subite Z. ☞ abrupte.
subiteco. Eco de io subita.