← Reen al P

PIV · 11886

★paŭz/o

paŭz/o. Nelonga interrompo de ago: fari paŭzon dum kantado; la marŝantaj soldatoj haltis por la hora paŭzo; paŭzo inter du lecionoj.
paŭzi (ntr) Halti momente dum agado. ripozi, ĉesi.
senpaŭze. Neniam ĉesigante la agadon.
laborpaŭzo. Paŭzo, en difinita tempo dum la laboro.
militpaŭzo. Ĉesigo interkonsentita, provizora k loka de la militagoj. armistico, batalhalto, interpaco.