PIV 2026 · Artikolo 7984
kofeo
Derivaĵoj en la artikolo 3
kofeo BOTA florplanto, arbusto aŭ malgranda arbo, indiĝena en tropika suda Afriko kaj tropika Azio; la semoj de iuj specioj uziĝas por gustigi diversajn trinkojn kaj aliajn produktojn. genro Coffea ➞ kafarbo, rubiaco.
araba kofeo speco de kofeo el tropika Afriko, enkondukita en Arabujon en la 15a jc; la ĉefa fonto de kafo kvante kaj kvalite. specio Coffea arabica
fortika kofeo speco de kofeo el okcidenta tropika Afriko, el kies semoj oni ricevas malpli acidan, pli amaran, malpli fruktan kafon. Coffea canephora, sin. Coffea robusta
liberia kofeo speco de kofeo el tropika Afriko, el kies semoj oni ricevas amaran kafon. Coffea liberica