PIV 2020 · 11194
★odor/i
★odor/i (tr)
1 Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi la flarsenson: kadavre odoris la floroj Z; odori je brasika supo, je sterko; viro odoranta brandon kiel drinkejo B; ŝiaj haroj tiel forte odoris konvalojn Z; la tuta atmosfero odoris pipron, safranon k zingibron Z; (analoge) ĉie odoris agrabla parfumo B; (f) kiu mem sin gloras, malbone odoras Z. ☞ balzami, parfumi.
2 Vidigi en si apartan econ, montri, aperigi, signi: li havas pian respekton por ĉio, kio nur odoras antikve; tio odoras perfidon!.
odoro. Tio, kio impresas la flarsenson: ĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj k lavendo Z; la teo havas la odoron de fiŝo Z; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni Z; bona tagmanĝo, kies ĉarma odoro leviĝadis el la potoj Z; la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo Z (vinberoj); la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn Z; mono odoron ne havas Z; la Eternulo flaris la agrablan odoron X (de la ofero).
odora. Havanta ian odoron.
senodora. Havanta nenian odoron.
senodorigi. Forigi la odoron de io: senodorigi al si la akselojn.
agrablodora. Havanta bonan odoron: agrablodora ofero X.
bonodori (ntr) Eligi bonan, agrablan odoron: ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! X; haroj […] pomaditaj, parfumitaj, bonodorantaj Z.
bonodoro. Agrabla odoro de natura origino: mirtoj k mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro Z; disvastigi bonodoron Z; bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj Z; enspiri bonodoron Z.
bonodora. Havanta bonan odoron: la ter’ elspiras freŝon bonodoran Z; bonodora venteto Z; la rozoj pendis freŝe k bonodore super la barilo Z.
malbonodori. Havi malbonan odoron: nenian guston ĝi (la supo) havas, ĝi nur malbonodoras Z; la inspektoro […] malbonodoras per bulbo Z; vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo Z; la lando malbonodoriĝis X. ☞ haladzo.
malbonodora. Havanta malbonan odoron: foset’ malbonodora estas fin’ de ĉiuj amoj Z. ☞ fetora, stinka.