PIV 2026 · Artikolo 5634

★halo

Litero H★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. fest/ohalo
  2. foirhalo
  3. kolonhalo
  4. vend/ohalo
★ halo
1 konstruaĵo konsistanta el nura tegmento sur kolonoj por ŝirmi bazaron k.s.: halo de stacidomo la halo de drapistoj en Bruĝo la halo de vinistoj en Parizo
2 granda publika ĉambrego en kastelo, hotelo k.s.: jam gastoj, kolektite en kastela halo G ➞ aŭlo, galerio, salono, solenejo, vestiblo.
festohalo halo uzata por festoj.
foirhalo halo uzata por foiroj.
kolonhalo halo 2, kiu enhavas kolonojn. ➞ kolonaro, klostro.
vendohalo halo, kie oni vendas manĝaĵojn, varojn ktp.