← Reen al N

PIV · 10851

nazi/o

nazi/o Membro de la Germana Nacisocialisma Laborista Partio (1920−1945).
nazia. Rilata al nazioj aŭ naziismo.
naziismo. Doktrino k agmaniero de tiu partio (esence naciismo k rasismo). faŝismo.
eksnaziigo. Klopodo, post 1945, eltrovi en la germana loĝantaro la kulpintojn de naziaj krimoj.
novnazio Σ Tia homo, kies ideoj k konduto similas tiujn de la nazioj: en la partio «Respublikanoj» dum la 80aj jaroj en Germanio kolektiĝis iamaj nazioj k novnazioj M.