← Reen al K

PIV · 7695

kelt/o

kelt/o. Ano de antikva hindeŭropa gentaro, kiu invadis grandan parton de Eŭropo k Malgrandazion, k fiksiĝis precipe en Gaŭlio, Kimrio k Irlando.
kelta
Rilata al la keltoj: la kelta religio; la keltaj lingvoj.
Λ Rilata al lingvogrupo, kiu konsistas el du subgrupoj: la gaela (irlanda, skotgaela, manksa) k la britona (kimra, kornvala k bretona).
Keltio, Keltujo
Parto de Gaŭlio, inter Sejno k Garono.
 M La tuto de la landoj, en kiuj konserviĝas elementoj (lingvaj, folkloraj ks) de la kelta civilizacio.
kelt-ibero. Ano de popolo, el deveno miksita de keltoj k iberoj, loĝantaj en keltio en la epoko de la Romana konkero.
antaŭkelta. Ekzistinta antaŭ la invado de la keltoj: antaŭkelta loknomo.