PIV 2026 · Artikolo 1794

belgo

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. belga
  2. belgism/o
  3. Belguj/o
  4. Belgi/o
belgo
1 ano de Belgujo. ➞ flandro, valono.
2 HIST ano de kelta popolo, loĝanta norde de Sejno 2, kaj konsistiganta unu el la tri partoj de Gaŭlujo.
belga rilata al belgoj aŭ Belgujo.
belgismo apartaĵo de la belga formo de la franca lingvo.
Belgujo, Belgio GEOG lando en okcidenta Eŭropo 1. ĉefurbo: Bruselo