PIV · 4577
flandr/o
flandr/o. Ano de la ĉefa gento de Flandrio.
flandra. Rilata al flandroj aŭ al Flandrio: la flandra lingvo, literaturo.
Flandrio, Flandrujo. Lando laŭlonge de la Norda Maro, inter la Artezaj montetoj k Skelda estuaro (3°E, 51°N), dividita inter Belgio (provincoj U Flandrio k E Flandrio) k Francio.
flandrismo. Movado celanta firmigi la lingvan aŭtonomecon de la flandraj provincoj de Belgio.