← Reen al R

PIV · 13394

restaŭr/i

restaŭr/i (tr)
Provi remeti en la originan staton per rekonstruo, riparo, repentrado ktp: restaŭri la fasadon de brulinta palaco; restaŭri statuon, pentraĵon.
Σ Denove surtronigi: restaŭri dinastion.
restaŭrado. Agado de tiu, kiu restaŭras:
la restaŭrado de la artaĵoj estas ofte danĝera por ilia beleco;
la restaŭrado de la Stuartoj en 1660, de la Burbonoj en 1815.