← Reen al P

PIV · 12737

★prezid/i

prezid/i (tr)
Konduki en ordo la diskutojn: prezidi en kunsido, en tribunalo, en parlamento B; prezidi super la debatoj; mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed kiel «la plej kompetenta E-isto» Z; li lerte prezidis la UN-asembleon M.
Havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a.
prezidado. Agado de tiu, kiu prezidas.
prezidanto
Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.
Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj Z; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko.
prezidantaro. Prezidanta kolektivo.
prezidanteco. Titolo k funkcio de prezidanto.
aĝoprezidanto. Plej aĝa membro de kunveno, rolanta kiel provizora prezidanto.
vicprezidanto. Helpanto k eventuala anstataŭanto de prezidanto: se mortas la prezidanto de Usono, la vicprezidanto aŭtomate fariĝas prezidanto.