PIV 2020 · 6105
★hirund/o
★hirund/o ♉ Birdo (Hirundo k parencaj g-oj), pli-malpli nigra, el la ordo de paseroformaj, kun tre longaj, pintaj flugiloj, larĝa, plata beko k kun mallongaj tarsoj: unu hirundo printempon ne alportas Z (oni povas nenion konkludi el ununura ekzemplo).
hirunda. Rilata al hirundo(j): hirunda nesto Z (salangannesto).
hirundedoj. Fam. (Hirundinidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. la hirundoj.
bordhirundo. Sp. (Riparia riparia) de hirundedoj kun grizbruna dorso k blanka ventro; ĝi vivas ĉe sabloriĉaj bordoj de riveroj k lagoj.
kamphirundo. Sp. (Hirundo rustica) de hirundedoj kun nigra dorso, flaveblanka ventro, ruĝaj frunto k brusto, k tre longaj vostoplumoj.
marhirundo (evi) = glareolo.
murhirundo. Urbhirundo.
rokhirundo. Sp. (Ptyonoprogne rupestris) de hirundedoj kun bruna dorso, blanketa ventro k du blankaj makuloj sur la vosto; vivas ĉe rokaj krutaĵoj.
urbhirundo. Sp. (Delichon urbica) de hirundedoj kun nigra dorso, blanka ventro, plumkovritaj tarsoj k piedfingroj, k ne tre longaj vostoplumoj.