PIV 2026 · Artikolo 6074

hipolao

Litero H

hipolao ZOOL mezgranda birdo, verdeta aŭ bruneta supre kaj kremokolora aŭ blanketa sube; kun kvadratforma vosto kaj larĝa bekobazo; insektovora, sed ĝi povas eventuale manĝi ankaŭ berojn aŭ semojn; ĝi emas migri. genro Hippolais ➞ akrocefaledo, kanbirdo, silvio.
melodia hipolao mezgranda hipolao, kun bruna dorso kaj flugiloj, flaveta suba parto, brunetaj kruroj; kun beko forta kaj pinta; ĝi vivas en sudokcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kaj migras al subsahara Afriko por la vintro. specio Hippolais polyglotta