← Reen al S

PIV · 14204

★silvi/o

silvi/o G. (Sylvia) de birdoj el la ordo de paseroformaj, malgrandaj, kun relative alta bekradiko, bele kantantaj.
silviedoj. Fam. (Sylviidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas akrocefalo, filoskopo, hipolao, lokustelo, silvio, ugviso.
ĝardensilvio. Sp. (Sylvia borin) de silvio unuforme grize bruna, sur la ventro grize blanka, rekonebla pro sia tre longa, trila kanto, konsistanta el klaraj, tonoj similaj al tiuj de fluto. filoskopo.