PIV 2026 · Artikolo 8588

krakso

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kraksed/o
  2. grand/a krakso
  3. tufkrakso
krakso ZOOL birdo parenca al fazano, el Amazonio, kun malhelkolora plumaro; ĝi nestas en arboj kaj manĝas precipe vegetaĵojn. genro Crax
kraksedobirdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas krakso. membro de la familio Cracidae (kraksedoj) el la ordo Galliformes ➞ kokbirdo.
granda krakso krakso de la plej granda speco. specio Crax rubra
tufkrakso krakso de speco, ĉe kiu kaj la viraj kaj la inaj birdoj estas plejparte nigraj. specio Crax alector