PIV 2026 · Artikolo 420

albatroso

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. grand/a albatroso
  2. sud/a reĝalbatroso
  3. vag1albatroso
albatroso ZOOL granda marbirdo, kun tre longaj kaj mallarĝaj flugiloj, kiu vivas precipe super la oceanoj de la suda hemisfero. membro de la familio Diomedeidae Sin. diomedeedo. ➞ ventobirdo.
granda albatroso tre granda speco de albatroso kun enverguro pli ol tri metrojn; kun ĉefe blanka plumaro; pasanta la vivon fluganta super la vastaj sudaj oceanoj. genro Diomedea Sin. diomedeo.
suda reĝalbatroso albatroso blanka kun flugiloj nigraj kaj blankaj; kun enverguro pli ol 3 m; krozas trans la sudajn oceanojn, precipe apud Sudameriko kaj Nov-Zelando. specio Diomedea epomophora
vag1albatroso albatroso kun blanka korpo kun blankaj kaj nigraj flugiloj; la plej granda speco de birdoj; flugas vastajn distancojn por trovi manĝaĵojn, pli for de marbordoj kaj pli sude ol la suda reĝalbatroso. specio Diomedea exulans