PIV 2026 · Artikolo 12221
pinikolo
pinikolo ZOOL granda speco de fringedo; la plenkreskulo havas longan forkan voston, nigrajn flugilojn kun blankaj strioj, la masklo kun roze ruĝaj kapo, dorso kaj postaĵo, la femalo kun olive flavaj kapo kaj postaĵo, griza aliloke; fruktovora; la kanto estas mallonga muzika trilo; ĝi vivas en la subarktaj partoj de Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Azio. genro Pinicola ➞ fringedo, kokotraŭsto, krucbekulo.