PIV 2020 · 5154
gerani¹o
gerani1o 🍁 G. (Geranium el geraniacoj) de unu k plurjaraj herboj kun ĝenerale mane ripaj k mane diverse entranĉaj folioj tiel larĝaj kiel longaj, kun regulaj, 5-nombraj floroj, kies 10 stamenoj estas ĉiuj anterohavaj, k kun kapsulo havanta pli-malpli longan bekon, ĉe maturiĝo debaze supren fendiĝantan en 5 frukterojn, kiuj higroskope en- k el-volviĝas; subkosmopolita g. de ĉ. 300 sp-oj, pluraj pororname kultivataj. ☞ erodio, pelargonio.
gerania esenco ⚗ Rozodora esenco, ekstraktata el rozgeranio k parencaj sp-oj, enhavanta esterojn de i.a. geraniolo k citronelolo.
geranialo Ⓚ Monoterpena aldehido, trans-citralo, C9H15CHO, kun forta citronodoro.
geraniolo Ⓚ Monoterpena alkoholo, C9H15CH2OH, kun dolĉa rozodoro, abunda en la roza esenco, nur sub formo de esteroj en la gerania esenco.
rozgeranio 🍁 Sp. de pelargonio (Pelargonium capitatum), rozodora arbusteto el Sud-Afriko, kultivata por gerania esenco.