PIV · 11940
pelargoni/o
pelargoni/o 🍁 G. (Pelargonium el geraniacoj) de plurjaraj herboj aŭ de arbustetoj diferencaj de geranio pro neregulaj floroj k pro 7 anterohavaj k 3 senanteraj stamenoj; ĉ. 280 sp-oj, precipe S-Afrikaj, kelkaj ekspluatataj por parfumfabrikado (☞ rozgeranio) k multaj kultivataj por ornamo. ☞ erodio, geranio.