PIV · 7807
★kis/i
★kis/i (tr)
1 Alpremi la lipojn al io, por esprimi respektan amon aŭ admiron: vere, ekkriis la sinjoro (al la libristo), mi havis deziron desalti de la seĝo k kisi vin por tio! Z; alproksimiĝu k kisu min, mia filo Z; Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo Z; bonan matenon, fraŭlino, mi kisas al vi la manon! Z; oni poste simple kisas al si la manon, kiam oni ĝin (cigaredon) elfumis Z; ŝi kisis nin sur la frunto Z; ĝi kisis ĝin sur la fermitaj okuloj Z; Evelino kisis Marion sur ambaŭ vangoj Z; pie kisi krucifikson; kiu mordi ne povas, kisi (flati) ekprovas Z; la popolamaso kisas la teron, kiam ĝi lin renkontas Z; (f) justeco k paco sin kisas X (reciproke).
2 Kontakti sammaniere per la erotogena buŝmukozo, por atingi seksan plezuron: viglaj knabinoj k gajaj junuloj kantas k sin kisas Z (unu la alian); ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝo X; li kisu min per kisoj de sia buŝo! X; lasu min kisi viajn mamojn B.
3 (f) Milde, delikate tuŝeti: la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo Z; la lastaj radioj de la suno silente kisis la supron de la montoj; supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo G.
kiso. Ago de tiu, kiu kisas:
1 la dolĉaj kisoj de la infana buŝo Z; al tiu floro, kiu estas al li plej kara, li donas kison Z; ricevi kison Z; ĉu mi sendis kisojn per mia mano? X; la knabo sendis al ĝi perfingran kison; premi kison sur ies vangon Z; kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso Z; salutu unu la alian per sankta kiso N;
2 ŝi plej ĝoje donis al li kison sur la buŝo Z; liaj kisoj – paradiza ĝuo! Z; ŝiaj varmaj kisoj lin vekis Z; ordonita kiso havas guston maldolĉan Z; malsata kis’ la lipojn beke boras K; longa, langa kiso, kiel de Pariso; ho lang-voraj kisoj, kisoj fraŭde fika j W; franca kiso (frandzo).
3 (f) la arbaron jam tuŝis la flava kiso de aŭtuno B.
kisadi. Daŭre aŭ ripete kisi: tiam mia patrino kisadis min sur la frunto k kantadis Z; ŝi kisadis liajn piedojn k ŝmiris ilin N.
kisema. Ŝatanta kisadi.
kiseto. Malgranda, rapida kiso: nur unu kiseton! Z.
kisinda. Vekanta la deziron pri kiso.
alkisi. Kisi 3: la ondoj alkisas la kolonojn.
forkisi. Forigi per kisado: ŝi forkisis al li la frostotremon Z.
interkisi (ntr) Reciproke sin kisi.