PIV · 10091
★mejl/o
★mejl/o
1 Mezurunuo de longo por teraj vojaĝoj: romia mejlo (1 472,5 m), angla mejlo (1 609,31 m); franca mejlo (7 422 m); germana mejlo (7 500 m); sveda mejlo (10 000 m). ☞ kilometro.
2 Granda malpreciza longo: kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo Z; la sepmejlaj botoj; (f) mejlolonga rakonto; ili similis al mejle grandaj kankroj Z.
mejloŝtono. Tajlita ŝtono, metita laŭlonge de vojo por indiki la distancojn.
marmejlo. Mezurunuo de longo por maraj vojaĝoj: la internacia marmejlo (1852 m); la brita marmejlo (1853,18 m).