← Reen al T

PIV · 15574

★termin/o

termin/o Λ Vorto aŭ sintagmo speciala al iu scienco, arto, metio, fako: jura, medicina, teknika termino; en politikaj terminoj tio estas nomata ultimato.
termina. Rilata al termino(j): termina difino, precizeco.
terminaro. Vortaro enhavanta unu- aŭ plur-lingvan kolektaĵon de fakaj terminoj k ties difinoj aŭ tradukoj por la koncerna fako: medicina, fervoja, matematika, astronomia, meteologia terminaro.
terminaristo. Fakulo pri terminaroj.
terminologo. Fakulo pri terminologio.
terminologio. Scienco pri la terminaroj.