PIV 2026 · Artikolo 11563
paduso
paduso BOTA speco de prunuso el Eŭropo kaj norda Azio, arbo kun ovalaj pintapeksaj folioj, kun blankaj forte odorantaj floroj en longaj pendaj grapoloj, kaj kun fruktoj (drupoj) nigraj, globaj, malgrandaj kiel pizoj, kun malglataj kernoj, acerbaj kaj ne manĝeblaj pro cianida heterozido; kultivata por ornamo kaj ligno. specio Prunus padus Sin. grapolĉerizujo.