PIV · 6550
★influ/i
★influ/i (tr) Havi efikon sur la pensoj, sinteno, agmaniero de alia persono: la lego de tiuj tombejaj nomoj influis la meditadon de Paŭlo; la malsano influis lian humoron; tiu enamiĝo de la kronprinco povis influi la sorton de la lando B; li estis ĉiam influata de sia pliaĝa frato; bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj B; (analoge) oni iam kredis, ke la astroj influas la sorton de la homoj. ☞ imponi, impresi.
influo. Efiko, je ies volo, de volo aliula: influo de majstro sur la disĉiploj; la influo de tiu ĉi situacio (de la Ruslandaj hebreoj) sur mian tutan celadon Z; vi agis iom sub sugesto k fremda influo Z; sub la influo de la deziroj Z, de agitantoj Z; havi influon sur iun Z; sur io Z; mi intencis uz i mian tutan influon, ke la E-istoj akceptu Z; li ĝuas grandan influon ĉe la ministro; kontraŭstari ies influon; negoci per sia influo (☞ subaĉeti). ☞ aŭtoritato, prestiĝo.
influa. Havanta influon: influa persono; influa gazeto; grandinflua parencaro Z.
influebla. Tia. ke oni povas ĝin influi: facile influebla prezidanto.
seninflua. Ne havanta influon: seninflua kortegano; (analoge) seninflueco de la gramatiko sur la vortaron Z.