PIV · 7349
★kapitulac/i
★kapitulac/i (ntr)
1 ⚔ Venkite transdoni sin k sian armeon aŭ fortikaĵon al la malamiko, sub precizaj kondiĉoj interkonsente fiksitaj: la sieĝitoj kapitulacis post kvar monatoj.
2 (f) Rezigni, forlasi entreprenon: Don Juan post kvardeko certe devus kapitulaci pli ol unu fojon B.
kapitulaco. Ago de tiu, kiu kapitulacas: subskribi kapitulacon.