← Reen al K

PIV · 7350

kapok/o

kapok/o 🍁 Speco de planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokujo k parencaj arboj.
kapokujo, kapokarbo
Arbo de la g. ceibo (Ceiba pentandra), granda, falfolia, kun mane kunmetaj folioj, kun grandaj infloreskoj el blankaj floroj k kun kapsuloj enhavantaj oleoriĉajn semojn po multaj; la interna flanko de la kapsulo portas silkobrilajn, ofte flavetajn harojn, utiligatajn kiel remburaĵon por kusenoj, matracoj, naĝozonoj ks.
Arboj parencaj al kapokujo 1, kun interne lanuga kapsulo produktanta kapokon: aliaj sp-oj de ceibo k sp-oj de bombako (precipe kapokbombako).