PIV · 1209
artokarp/o
artokarp/o 🍁 G. (Artocarpus el morusacoj) de monoikaj arboj kun kunmeta ŝajnfrukto, devenanta el la kuniĝo de la veraj fruktoj (akenoj), de la floroj k de la floraj receptakloj; ĉ. 50 sp-oj el Hindio k Malajzio, du (panarbo k jakvarbo) kultivataj por manĝebla ŝajnfrukto k kelkaj liverantaj bonkvalitan lignon.