← Reen al P

PIV · 11756

parcel/o

parcel/o Z
Difinita parto de kampo, arbaro ks: dek parceloj da vinberĝardeno X.
Terpeco, kiu estas apartigita de bieno, por esti prizorgata kiel memstara terposedaĵo.
eksperimenta parcelo. Parcelo uzata en parto de tia eksperimento, kiu estas bazita sur observado de plantoj en (ordinare) pluraj parceloj.
parceligi. Dividi terareon en parcelojn.
parcelisto. Posedanto de parcelo 2, bienetisto.
reparceligado = komasacio.