← Reen al K

PIV · 8827

★kukum/o

kukum/o
🍁 Sp. de kukumiso (Cucumis sativus), unujara herbo kun fruktoj (beroj) pli-malpli cilindroformaj, akvoplenaj; hejma en N Hindio, tutmonde kultivata por nematura frukto manĝata kruda aŭ konservata en vinagro.
👥 Frukto de kukumo 1. Sin. kukumfrukto.
(evi) = kukumiso.
kukumeto. Juna frukto de kukumo 1, uzata konservite en vinagro, kiel spicaĵo.
kukumfrukto. Kukumo 2.