← Reen al E

PIV · 3772

elode/o

elode/o 🍁 G. (Elodea, sin. Helodea, el hidrokaritacoj) de dioikaj akvoplantoj kun longaj, flekseblaj tigoj, kun multaj, malgrandaj, verticilaj aŭ kontraŭe duopaj folioj k kun ne tre videblaj floroj; 12 sp-oj el Ameriko, kvazaŭhejmaj aliloke, i.a. en Eŭropo.
Kanada elodeo. Plej konata sp. de elodeo (E. canadensis), plurjara, forte kreskanta k branĉiĝanta, kun verticile triopaj folioj; hejma en N Ameriko, kvazaŭhejma en Eŭropo, kultivata en akvobasenoj k akvarioj. Sin. akvopesto.