PIV 2026 · Artikolo 2130

botropo

Litero B

botropo ZOOL venena serpento, vivanta sur arboj kaj arbustoj en tropika Ameriko, kun larĝa kapo kaj prenipova vosto. genro Bothrops ➞ vipuredo, krotalo.
sanktalucia botropo rara botropo ĝis 1,3 m longa, griza ĝis grize bruna kun grizaj aŭ brunaj markoj, klaraj dorse kaj palaj flanke; endemia al Sankta Lucio en Malgrandaj Antiloj. specio Bothrops caribbaeus