PIV · 10964
nevus/o
nevus/o ⚕ Loka tubereto aŭ makulo de la haŭto, de pigmenta aŭ vaskula deveno.
pigmenta nevuso. Nevuso bruna aŭ nigra pro troa enhavo de melanino: proks. duono el la melanomoj evoluas de pigmenta nevuso.
vaskula nevuso. Nevuso ruĝa aŭ blua, de vaskula deveno.