← Reen al G

PIV · 5391

gram¹o

gram1o Unuo de maso egala al milono de kilogramo, simb.: g.
decigram2o. Dekono de gramo.
centigram2o. Centono de gramo.
kilogramo. Baza unuo de maso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: kg; difino: unu kilogramo estas la maso de la internacia kilogramspecimeno en Parizo.
miligram2o. Milono de gramo.
kilogramforto. Malnova unuo de pezo.