PIV · 5393
Gram/o
Gram/o. Dana medicinisto (H. C. J. Gram, 1853−1938), kiu eltrovis la gramkolorigon aŭ gramon.
gramo 🔬 Jodo-jodida solvaĵo, uzata por diferencigi mikrobojn per kolorigo.
gramnegativa (pp mikrobo) Tia, ke elmetita al gramo k poste lavita per alkoholo, ĝi senkoloriĝas (ekz. kojlobacilo).
grampozitiva (pp mikrobo) Tia, ke, en la samaj kondiĉoj, ĝi restas pli-malpli kolora (ekz. laktobacilo, stafilokoko, streptokoko, klostridio).