PIV 2026 · Artikolo 6397

ikso

Litero I

ikso la latina litero X, x: X — ikso, jen la litero, kiu ne apartenas al nia alfabeto, sed pri kiu oni plej parolas GLe li ankaŭ batalas kontraŭ la nuna kutimo anstataŭigi la ĉapelitajn literojn per iksoj PGr ➞ iks-foje; iks-akso, ikso-koordinato, ikso-fotografaĵo, ikso-radioj; ikso-sistemo; iksokrura; ipsilono, kuo, vavo.
iksa rilata al ikso, signita per ikso k.s.: aperas tekstelementoj laŭ la tiel nomata iksa kodo ikso-sistemo PeS lia telefono sonoras la iksan fojon la kioman fojon oni ne scias MD