← Reen al G

PIV · 5361

gosipi/o

gosipi/o 🍁 G. (Gossypium el malvacoj) de plantoj – unu-, du- k plur-jaraj herboj k tufarbustoj – kun mane lobaj aŭ dividaj folioj, kun grandaj, unuope akselaj floroj, kun 3−5-kameraj kapsuloj enhavantaj brune nigrajn semojn po multaj, dense k ofte longe harkovritajn; ĉ. 40 sp-oj el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por la produktado de kotono k el kies semo oni ekstraktas oleon. kotonujo.