PIV 2026 · Artikolo 4034
erioforo
erioforo BOTA plurjara herbo, kun folioj kaj tigoj iom similaj al tiuj de junko kaj kun unu- aŭ plur-opaj spiketoj el floroj, kies harforma perianto post finflorado iĝas longa blanka kotoneca egreto 3; el la norda hemisfero kaj unu el suda Afriko, marĉejaj, ĝenerale malvarmejaj. genro Eriophorum ➞ ciperaco.