PIV 2020 · 1448
★aŭtor/o
★aŭtor/o
1 Verkinto: aŭtoro de artikolo Z, de dramo Z, de desegno Z, de skulptaĵo Z, de simfonio.
2 Homo, pro kiu io ekzistas: aŭtoro de malkovro, invento; li estas mem la aŭtoro de sia malfeliĉo. ☞ iniciatoro.
aŭtora. Rilata al aŭtoro: la aŭtora fiero, respondeco.
aŭtori (tr) Esti aŭtoro, verki.
aŭtoreco. La fakto, ke iu estas aŭtoro de io: mi ne citis la aŭtorecon de tiuj frazoj, ĉar ili pravigas sin mem; rajto de aŭtoreco Z.
aŭtorino. Verkintino: la aŭtorino de «Marta».
kunaŭtoro. Unu el la aŭtoroj de komune kreita invento, malkovro, verko: la kunaŭtoroj de komedio, de vortaro.