PIV 2026 · Artikolo 16992

aŭtonomio

Litero A

aŭtonomio
1 stato de sistemo, kiu evoluas memstare, sen influo de aliaj sistemoj: ju pli kompleksa fariĝas la civilizo, des pli klare ĉiu el la artoj akiras sian aŭtonomion
2 TEKN pri motorveturilo distanco aŭ daŭro, dum kiu ĝi povas moviĝi sen reprovizado de karburaĵo:aviadilo kun fluga aŭtonomio de kvar horoj
➞ aŭtonomeco.
aŭtonomia havanta aŭtonomion: la plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas Z ➞ aŭtonoma.