← Reen al P

PIV · 12920

provok⁴i

provok4i (tr)
(iun) Eksciti al batalo, disputo ks, montrante sin atakema: provokita de interpelaciantoj, la ministro ekparolis; ili incitadis Dion k provokis la Sanktulon de Izrael X; agentoj provokantaj B; intence provokanta tono B. defii, spiti.
(f) (ion) Estigi kvazaŭ per elvoko: provoki ribelon B, la atakon B, malpacon Z, kial vi volas provoki malbonon? X.
provoko. Ago de tiu, kiu provokas: li serene ignoris la provokojn de la gazetisto.
provoka. Rilata al provoko; enhavanta aŭ esprimanta provokon: provokaj vortoj.
provoke. En provoka maniero: provoke li paŝas rekte en la aron G.
provokado. Daŭra uzo de provokoj.
provokema. Inklina al provokoj.
provokisto. Sistemeca uzanto de provokado, k pli speciale (Σ) dungito de reakciuloj, de polico ks, kiu ekscitas kontestemajn homojn aŭ grupojn al perfortaj senperspektivaj agoj, por pravigi k pligravigi la subpremadon.