← Reen al P

PIV · 12919

provizor¹a

provizor1a. Destinita por nelongdaŭra uzo, sed anstataŭota de definitiva: provizora ponto; provizora lumigo; la provizora komitato de organizado Z; ĝi povas krei en ne tro longa tempo vortaregon provizoran Z; sed tio ĉi estas nur rimedo provizora Z.
provizore. En provizora maniero: li provizore bandaĝis G-on, ĝis oni povis venigi kuraciston Z; difini provizore la konsiston de la komisiono; li estis komisiita provizore pri tiu posteno.