PIV 2020 · 5612
haĉ/i
haĉ/i (tr)
1 Ⓣ Karakterizi iujn areojn de desegnaĵo, kovrante ilin per paralelaj streketoj: sur tiu plano la domblokoj estas bistre haĉitaj.
2 ⚕ Masaĝi per haĉado.
haĉo. Unu el tiaj streketoj.
haĉado
1 Farado de ombrostrekoj.
2 Masaĝomaniero, en kiu oni kvazaŭ tamburas parton de la korpo per la ulna rando de la mano.
haĉilo. Aparato por haĉi.