PIV 2026 · Artikolo 14868
strelicio
strelicio BOTA sudafrika florplanto, aspekte simila al eta palmarbo, kun grandaj folioj similaj al tiuj de bananarbo; la floroj estas en horizontalaj infloreskoj; kelkaj specoj estas orname kultivataj. genro Strelitzia ➞ streliciaco.
streliciaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas strelicio. membro de la familio Strelitziaceae (streliciacoj)
reĝina strelicio strelicio kun spatohavaj kolorriĉaj infloreskoj en formo de birdaj kapoj kun longaj bekoj. specio Strelitzia reginae