PIV 2026 · Artikolo 669
amirido
amirido BOTA arbo aŭ trunkarbusto, kun plume kunmetaj folioj, kun blankaj floroj en grapoloj kaj kun drupoj; la flave bruna ligno estas malmola, densa, kun fajna fibraranĝo, polurebla kaj mallogas termitojn; facile bruligebla pro rezino en la ligno; el tropika Ameriko. genro Amyris ➞ rutaco.
balzama amirido rozodora, mezgranda arbo, uzata por produktado de incenso kaj de esenco. specio Amyris balsamifera