PIV 2026 · Artikolo 5050
garnizono
Derivaĵoj en la artikolo 4
garnizono ARME
1 militistaro, kiu gardas fortikaĵon aŭ urbon, aŭ daŭre loĝas en ĝi: oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo Z restigi garnizonon MT starigi garnizonon MT
2 garnizonejo.
garnizona rilata al garnizono: garnizona urbo resti garnizone en urbo B
garnizoni ntr restadi garnizone.
garnizonano membro de garnizono: la garnizonanoj ektimis MT
garnizonejo urbo, kie staras garnizono. ➞ kantonmento.