PIV 2026 · Artikolo 12116
peticio
peticio formala skriba peto al aŭtoritato aŭ alia instanco, ordinare prezentita kolektive kaj subskribita de multaj personoj aŭ organizoj: la juna advokato estis subskribanto de ĉiuj peticioj kontraŭ ĉiuj diktatoraj reĝimoj RSc la peticion kontraŭ la atomelektrejo en Temelín subskribis 15 % de la aŭstroj JPa Sin. petskribo 2.
peticii tr peti ion per peticio: neregistaraj aktivuloj pasintjare peticiis, ke la supera kortumo devigu la registaron distribui la grenon inter la plej malriĉaj homoj GRa